Loko: Tutmondaj Piratoj / Hejmpaĝo Lingvo: eo

Se vi havas komenton, bonvolu sendi retmesaĝon al marco ĉe hulten.org

Tutmondaj Piratoj

Pirata Partio estas politika partio, kreita en Svedio, kiu kreskas tutmonde. Celo de piratpartioj estas havi malfermitan informsocion en kiu ne ekzistas limigoj por krei, ŝanĝi kaj distribui informojn kiuj taŭgas por la kreskado de scienco, kulturo kaj teknologio. Por la plej bona informaĵo-transdono ni bezonas ruzan lingvon: Esperanton.

Tamen ĉi tiu retejo estas unue por internacie interŝanĝi informojn inter ĉiuj landoj kun Piratpartioj. Nun la plej bona loko por ĉi tiu afero estas la retejo de PP International (piratpartio internacia), sed tiu paĝo estas angla. Ĉi tiu paĝo estas parte tradukado de tiu paĝo, kaj parte aldono kun pli da informo precipe por Esperantaj piratoj. Due ĉi tiu retejo estas por promocii Esperanton kiel neŭtrala lingvo por tutmonda interkomunikiĝo interne de Piratpartio Internacia. Ĉi tie vi povas trovi liston de naciaj piratpartioj.

Origino de piratpartioj

La unua piratpartio ekestis la 1an de januaro 2006 en Svedio kaj nomiĝis Piratpartiet. En Svedio, kaj multe da aliaj landoj, estis la ideo ke pirateco estas malĝusta, kaj kompreneble tio sonas malĝustan. Piratoj estas viroj kiuj ŝtelas de kaj murdas aliulojn. Tamen ĉi tie pirateco signifas alian sencon, nome elŝuti kopirajto-protektajn dosierojn. Nun ni uzas la nomon pirato kvazaŭ resistanto -- nun piratoj estas fieraj esti piratoj, ĉar esti pirato signifas pligrandigi kaj kreski kulturon, sciencon kaj teknologion.

Do kial starigi politikan partion por tiu afero? Nu la sekvo de forto de mafiaj organizoj kiuj profitas el senfine longa kopirajto-templimo estas ke registaroj provas enkonduki malpermeson de elŝutado de kopirajtaj datumoj. La sola maniero por atingi tion estas registri ĉiujn datumojn kiujn ni elŝutas, do ankaŭ nian personan retpoŝton, ekzemple. Tio estas profanado de letersekreto. Kaj ankaŭ aliaj personaj datumoj kaj ĉio kion ni faras per la interreto. Plue se la registaro vere volas ke la malpermeso de elŝutado estu efektiva, oni devas havi leĝon kiu ordonas ke oni ne povas uzi ĉifradon. Ĉio de tiuj aferoj estas grava malrespekto de nia privateco, la plej fundamenta interkonsento kiun ni havas kun la registaro: la registaro regulas la publikajn aferojn, kaj aliflanke ni havas nian privatecon inter nia privata spaco.

La registaro ne komprenas komputilojn, do ili ne komprenas ke malpermeson de elŝutado fundamente ne eblas sen malrespekti nian privatecon. Suprestaranta ekzemplo estas nur unu ekzemplo kial ni bezonas novan politikan partion. Ankaŭ pensu pri la korposkanilo, radiofrekvenca identigo (ekzemple en pasportoj), konservo de video de publikaj kameraoj, kuplo de multe da aferoj kun nia civitana numero kaj tiel plu.

Ankaŭ la hodiaŭa demokratio estas eksmoda. Rekta demokratio kiel en la greka tempo ne estis praktika, kaj referendumoj ne estas efikaj kaj ĝenerale ne taŭgaj. Sed antaŭ nelonge rekta demokratio eblas per la interreto. Ankaŭ tial la piratpartioj povas plenumi gravan rulon en ĉi tiu socio.

Principoj de Piratoj

Nun ĉi tiu paĝo komencas akumuli informojn, do multe da aferoj povas ŝanĝiĝi, sed la centraj principoj plimalpli ne ŝanĝiĝas (malneta origino):

Ĉio skribita sur ĉi tiu paĝo estas permesita per la GNU Libera Dokumentado Permesilo 1.3 kaj pli alta.